reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2005 > Lunde


Lunda programo.   Stefan provas paroligi Laura'n.   Aliaj provas paroligi ludkartojn (c00-02)
     

Litova ĥorestrino instruas litovan infankanton "Ĉielarko".   Orkestro ekzercas ĝian melodion por Solena Fermo (c03-c05)
     

Pilkon cel-ĵetas en korbon el kelkmetra distanco: Johann, Adriano, Stephane (c06-c07)
   

Gardataj de Oksana, kelkaj amuziĝas en, sub kaj ekster akvo.   Aliaj akvobiciklas sur kaj super akvo (c08-c09)
   

Retpilka ludo, atendante ekbruligon de fajro (c10-c11)
   

Eta flamo kun ega fumo ... poste ega flamo sen fumo ... tre varma eĉ je plurmetra distanco (c12-c14)
     

Stefan prezentas skeĉas pri "Remboatoj".   Kelkaj restas ĝis estingo de fajro (c15-c16)
   

Iuj enlitiĝas vespere kaj dormas nokte.   Aliaj babilas aŭ kantas nokte kaj surlitiĝas matene (c17-c19)
     

Ĉielarko

litova infankanto
unua strofo refreno dua strofo
Ridas la flava suneto
Pelas la grizan nubeton
En la ĉielo ĝi dancas kaj
Vokas nin danci kun ĝi
Ni rigardu ĉirkaŭe, abundas la kolor'
Kaj akompanas ĉiutage
Koloroj floras ĉiame, ĉielarko same
Koron ĝojigas dum rigard'
Ruĝa papavo en mano
Flavas la suno brilanta
Verdas kaj verdas folioj
En arbar', en kampar' jam
iru al antaŭasekva paĝo