reiru al startpaĝo
> fotoj de IIK 2005
> Marde
Ekskursa tago. El buso videblas afiŝoj pri UK sur afiŝkolonoj kaj sur ĉiuj stratlampaj mastoj (d01-d02)
Gepatroj renkontas siajn infanojn ĉe kongreseja enirejo. Poste ĉiuj kolektiĝas en infana salono (d03-d05)
Stefan detaligas horaron kaj itineron de nia promeno tra centro de litova ĉefurbo Vilno. (d06-d07)
Laŭ rivero Neris promenas infanoj kun gepatroj kaj kelkaj aliaj kongresanoj (d08-d09)
Tapmeza pikniko en parko inter katedralo kaj malnova kastelo. Florian manĝfortigita portas Tomoya'n kaj Johann (d10-d14)
Iuj grimpas sur malnova kastela muro. Multaj vizitas la kastelan turon, de kies pinto videblas la kongreseja hotelo Reval (d15-d17)
Junaj arkeologoj elfosas orajn monerojn el mezepoka puto (d18)
Ĉe la katedrala turo akurate atendas nia buso. Infanoj en buso. gepatroj ekstere, griza pluvemaj nuboj super ĉiuj! (d19-d20)
Modernajn dancojn prezentas infana ensemblo el nordlitova urbo Šiauliai. ... La ekskursa tago lacigis plurajn infanojn (d21-d23)
iru al antaŭa aŭ sekva paĝo