reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > itala semajna revuo "OGGI", n-ro 34 (23-aŭg-2006), paĝoj 114-116
KULTURO – Surprizo: la universala lingvo estas denove laŭmoda.      

Per Esperanto ni rektigos la tutan mondon !

«Nur se la popoloj interkompreniĝos estos vera paco», diras la junaj kosmopolitoj. Ili vojaĝas sen hoteloj, havas amikojn ĉie kaj kunvenas en internaciaj renkontiĝoj. La lasta okazis en Florenco (foto dekstre), tial ili profitis por ekskurso al Pizo. Kaj, dum unu tago en la ombro de la mita turo, ankaŭ ni estis ĵetitaj tra «saluton» kaj «ĝis», t.e. «ciao» kaj «arrivederci».
de nia sendito Chiara Moniaci.
Pizo, en aŭgusto


        Rendevuo en Pizo, antaŭ la plej fama turo de la mondo, krom la Babela. Kaj, se en tiu de Genezo, Dio kreis konfuzon inter la homoj, kiuj ekparolis malsamajn lingvojn, la senkatena grupo, kiu hodiaŭ kreas konfuzon en la Placo de la MiraklojNe (itale: no), tute ali-ie: legu la historiojn de tiuj ĉi geknaboj de dudek malsamaj nacioj, kun kiuj ni faris ekskurson tra Toskanujo, kaj vi malkovros ke ĝi vivas pli ol iam ajn.
        Ili estas ĉi tie, ĉar ĉi-jare la 91a Universala Kongreso de Esperanto okazas en Florenco (en ĝi partoprenas 2 200 homoj el la tuta mondo) dum la plej junaj esperantistoj, de 7 ĝis 13 jaraĝaj, renkontiĝas en Prato. Hodiaŭ, ekskursa tago. Kiom pendas la turo! (itale: Come pende la torre!), diras Vit, 13 jara ĉeĥo, pasia admiranto pri antikva Romo, kiu estas «martelanta» Leonardo-n Pampaloni, unun el la organizantoj, per historioj pri Aŭgusto kaj Nerono. Dume, belga knabino Melinda kaj kroata knabo Bojan rakontas entuziasme ke la esperantistoj portas bonŝancon: ĉi-jare ili estas en Italio kaj la lazuruloj de futbalo venkis la Mondan Pokalon, antaŭ kvar jaroj la esperantistoj restis en Brazilo kaj la brazila teamo venkis, antaŭ ok jaroj ili estis en Francio kaj la francoj venkis: futbalaj fervoruloj, ĉu vi volas venki la venontan Mondan Ĉampionludon? Organizu la Universalan Kongreson de Esperanto dum la jaro 2010-a en via lando.

Vit, kiu havas 13 jarojn
kaj parolas kvin lingvojn,
vidigas la karteton de la Kongreso.
        Sed, kio okazas? Oni aŭdas tipan kapricon: Jacopo (Jakopo), 5 jara, la nura itala infano de la grupo, postulas ĉokoladglaciaĵon kaj lia paĉjo kuras por preni ĝin. Nicola Morandi (Nikola) revenas post kelkaj minutoj kun la dezirata konuso. Li estas prezidanto de Pistoja Esperanto-Asocio (Pistoja, itale Pistoia, estas Toskana urbo apud Prato kaj Florenco); ĉio komenciĝis hazarde: «Antaŭ deko da jaroj, mi legis afiŝon pri kurso, mi aliĝis kaj mi lernis Esperanton». Ĉu Jacopo estas lernanta ĝin? «Li estas tre juna, sed mi jam laŭtlegis al li Alico-n en Mirlando kaj Pinokjo-n». Certe vi komprenis pri kiuj libroj temas. Ĉi tiu miksaĵo de hindeŭropaj lingvoj ne estas tuj komprenebla, ĝi bezonas iom da tempo por eniri en la orelon. Sed ne multe, ĉiukaze multe malpli ol iu ajn alia lingvo. «Esperanto estas multe pli facila ol la angla kaj interrete oni trovas senpagajn kursojn, babilejojn, oni povas kontakti la tutan mondon», daŭrigas Morandi. «Mi interesiĝas pri astronomio, mi estas vinkelisto kaj en la adresaroj mi trovas ĉiujn nomojn kaj adresojn, kiujn mi volas. Se mi bezonas, ekzemple, informojn pri Nepalo, mi skribas al loka delegito kaj jen mi demandas al li aŭ ŝi. Estas ankaŭ iuj kiuj gastigas esperantistojn en sia domo: tio estas utilega, precipe por la gejunuloj». Ili vojaĝas malmultekoste, plivastigas siajn horizontojn kaj ofte enamiĝas.
Dekstre: Jacopo kaj lia paĉjo Nicola
konsultas italan-Esperantan vortaron.
        Fakte, al la demando «Kion donas Esperanto pli kompare al la angla aŭ al via patrina lingvo?», la respondo estas tuja kaj unuvoĉa, kvankam Gretel respondas unue: «Amikojn! Kaj la eblon viziti la lokojn plej belajn en la mondo, kiel ĉi tiu». Ŝia panjo estas franca, ŝia paĉjo germana. Du trionoj de la geknaboj, ĉiuj du-tri lingvaj, havas gepatrojn de malsamaj nacioj, kiuj interkonatiĝis ĝuste per Esperanto. «En lernejo mi konvinkas miajn amikinojn lerni ĝin. Mi esperas ke ĉiuj faros tion!» Neniam oni rajtas perdi la esperon.        

Oni lernas ĝin facile: Ĝi havas nur dek ses bazajn regulojn

        Fakte, Doktoro Esperanto, «tiu, kiu esperas», kreis la lingvon, kiu portas lian kromnomon: pola okulisto Ludwik Zamenhof en la jaro 1887-a eldonis la unuan gramatikon de nova internacia lingvo.
        «Ĝi ne estis la nura internacia lingvo», rakontas al ni Brunetto Casini (Bruneto Kasini, Bruĉjo), unu el la plej gravaj eldonistoj en Esperantujo. «Estis kvar mil lingvaj projektoj por alproksimigi la popolojn. La plej stranga, Sol-Re-Sol, bazis sin sur la muzikaj notoj. Sed, el ĉiuj, nur Esperanto havis bonŝancon. Ĝiaj punktoj de forto? Ĝi estas simpla [ĝi havas nur dekses bazajn regulojn], iumaniere familia, kaj aglutina, kiel la japana kaj la turka: tio signifas ke ĉiu ero havas sencon en si mem kaj ke la vortojn oni konstruas. Hodiaŭ ĝi estas dua lingvo por kvar milionoj da homoj de 120 landoj».

“NIA KOLORO ESTAS ESPERA VERDO”
Kun la flago de la esperantistoj, de maldekstre,
Carina, 10-jara, duone kazaĥa kaj duone sveda;
Igor, 11-jara, kiu naskiĝis kaj kreskis en
esperantista komunumo Bona Espero en Brazilo;
belga Melinda, 13-jara, jam ŝiaj geavoj
parolis la lingvon de Zamenhof.
        «Nia lingvo havas nun renesancon», aldonas la prezidanto de Universala Esperanto Asocio, Renato Corsetti (Korseti). «Precipe dank’al interreto, kiu alproksimigas la junulojn, kaj al rapida disvastiĝo en evoluantaj landoj: ĉe ili neŭtrala lingvo estas emancipiĝo. Esperanto estas egaleca, tutmonda sed kontraŭtutmondiĝa. Ĝia plia disvastiĝo ŝparigus miliardojn en tradukoj al Eŭropa Unio kaj kontribuus al paco, ĉar la popoloj interkompreniĝus. Ĝi estas utopio kiu eltenas».
        Kiu ne eltenas estas la grupo. Sub la brula suno, dum por provi atingi ridetantajn fotojn la geknaboj ne diras smile sed frazeton «aĉa fotisto» (itale: orrendo fotografo) kies signifon ni eltrovos pli malfrue, oni decidas foriri de la rava turo / ĉefpreĝejo / baptisterio al la aŭtobuso, celo: urbeto Collodi (Kolodi), Parko de Pinokjo.
        Du vojirantoj scivolas: «Ĉu Esperanto? Ah, tiu antikva lingvo, kiu miksas la aliajn…». Dume, tribestro Leonardo klopodas nombri la anaron, sed la «ŝafoj» senĉese moviĝas por babili: unu, du, tri, kvar, kvin, ses, sep, ok, naŭ, dek… Estas ĉiuj, ek! Je la unua kurbiĝo ekas ankaŭ la akvo de la klimatizilo, kiu malsekigas Tena’n kaj Leina’n, du kroatajn knabinojn en premivojaĝo; estas kun ili instruistino Judita: en Kroatio Esperanto estas nedeviga instruobjekto. Tena, laŭdinda lernantino, elektis ĝin kaŝe de sia panjo, ĉar ŝi timis ke ŝia panjo riproĉos ŝin pro troa studado. Dum la vojaĝo, ni lernas la fundamentojn de la lingvo: mi soifas (itale: ho sete), mi malsatas (ho fame), dankon (grazie), saluton (ciao).

ĈIUJ DIRU ĤORE: “KIOM PENDAS LA TURO”
Pizo. La esperantistaj geknaboj pozas por ni en la
Placo de la Mirakloj. Entute ili estas 35 de 20 Landoj.
La afiŝo en la antaŭo diras: “Kiom pendas la turo!”.
        Jen ni en Collodi, en la Parko kie estas la skulptaĵoj de Pietro Consagra (Pjetro Konsagra, itala skulptisto), la karuseloj, la instalaĵoj pri la ĉefverko de Carlo Lorenzini (Karlo Lorencini), kiu kreskis en la urbeto, de kiu li prenis la plumnomon. Igor, 11 jaraĝa, sin ĵetas sur la lignajn ĉevalojn. Li naskiĝis kaj loĝas en Bona Espero, brazila komunumo de esperantistoj, kiu zorgas pri orfaj kaj malriĉaj infanoj, fondita de torina paro (Torino estas itala urbo), Ursula kaj Giuseppe Grattapaglia (Ursula kaj Ĝusepe Gratapalja). Panjo de Igor, Ada, eniris en Bonan Esperon, kiam ŝi estis infano kaj ŝi restis tie por labori. Dume, rumana knabino Teodora, 15-jara, revanta instrui la italan, la francan kaj Esperanton kiel ŝia panjo, kunvokas ĉiujn: Michaela, duone ĉeĥa kaj duone germana, rakontas la parton de Pinokjo, en kiu Ĝepeto estas en la stomako de la terura ŝarko (la baleno estas elpensaĵo de Disney): antaŭ tri semajnoj ŝi legis la libron unuafoje, kompreneble en la Esperanta traduko, kaj ŝi pasiiĝis pri ĝi tiom ke ŝi parkerigis ĝin. Kaj ŝi koleris kontraŭ siaj gepatroj, ĉar ili antaŭe ne rakontis pri Pinokjo.
        La libroj, originaloj aŭ tradukoj, estas nun jam multegaj, por infanoj kaj por plenkreskuloj. La lastalveninto: I promessi sposi. La gefianĉoj de Alessandro Manzoni (Alesandro Manzoni, fama itala verkisto). Ĉu la komenco? «Tiu el la du branĉoj de la lago de Como (Komo), kiu estas turnita suden…». Ni intersalutiĝas. Saluton mi diras, sed mi eraris: saluton estas taŭga kiam oni renkontiĝas, kiam oni foriras oni diras ĝis. Mi bezonas kurson.

Michaela kaj Gretel, ambaŭ 11-jaraj,
en la Parko de Collodi,
antaŭ statuo de la marioneto kaj
kun la libro de Pinokjo en Esperanto.
Chiara Moniaci (Kjara Monjaĉi)

Dankon al Leonardo Pampaloni kaj
Brunetto Casini por elitaligo kaj revizio.

iru al antaŭasekva paĝo