reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Sabate
Post lasta matenmanĝo veturigas nin tute nova buso ĝis Florenco. En UK-ejo ni povas lasi nian bagaĝon.
Piede ni iras al fortikaĵo 'da Basso', kie okazas Solena Fermo de UK. Oni jam atendas nin... (Sa:1-3)
Judita gvidas la infanojn ĝis la podio, sur kiu Bojan salutas UKon nome de IIK.
Ĉiuj infanoj sinsekve transkuras la podion kaj diras sian nomon en mikrofonon. (Sb:1-6)
Poste ĉiuj atendas ekstere la finon de la Solena Fermo por interŝanĝi lastajn vortojn kaj fine revidi siajn gepatrojn. (Sc:1-3)
iru al antaŭa aŭ sekva paĝo