reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Vendrede

Libera mateno por kune ludi. Judita priparolas la prezenton de la IIK-infanoj dum la Solena Fermo de UK sabate. Iuj plendis ke ni tro ofte manĝas nur sandviĉojn. Tial ni tagmanĝas hodiaŭ en la IIK-ejo kaj mendis ekskursan buson por la 13a horo (Va:1-2)
   

La buso ĉiujn veturigis al montara valo de la rivereto 'Bisenzio'. Celo de tiu ekskurso estis vadi rekte en la akvo de la rivereto. Montara gvidanto klarigas kiel prepari sin. Tali klarigas kiel iri nudpiede. Dum proksimume 1 horo ni marŝas daŭre en la freŝa akvo de la rivereto. (Vb:1-4)
       

Poste ni atingas parton de la rivero kun basenoj, kie eblas bani, eĉ naĝi kaj salti. Brilas suno, sed malvarmas akvo, duono de la infanoj longe banas, ŝprucas, ludas. (Vc:1-5)
         

Aliaj malsekigas nur siajn piedojn, kartludas, babilas. Loka hobia fiŝkaptisto montras truton ĵus kaptitan proksime de nia grupo. (Vd:1-3)
     

Reveturante en la buso, per mikrofono oni kantis kaj kantigis, ĉiam pli vigle kaj gaje. Furoris Melinde, Anna, Stéphane kaj aliaj. Ili antaŭkantis sinsekve stroferojn, kiun tuj ripetante ĉantis la tuta buso. (Ve:1-3)
     

Adiaŭa vespero okazis en sekreta ŝtona valeto en arbaro apud IIK-ejo. Ĉiuj sidante tenis kandelon, kune kantis. Judita resumis nian kongresetan semajnon kaj disdonis donacetojn al elektitaj IIK-anoj. (Vf:1-2)
   

Nokte okazas alia adiaŭado, ĉar Lelia jam forveturos kun sia frato Aidan kaj Christopher Fettes. (Vg:1-3)
     

iru al antaŭasekva paĝo