reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Jaŭde

Nia itala gvidanto Leonardo loĝas en la centro de urbo Prato, en strato Cironi. Ni sonoras ĉe lia pordo kaj salutas lian edzinon. Antaŭ la preĝejo ni dividiĝas en 2 grupojn. La unua grupo vizitas faman biskvit-farejon 'A. Mattei', ekscias kaj vidas kiel produkti bongustajn migdalkeksojn. (Ja:1,11,11m)
     

Dume la alia grupo vizitas la internon de la preĝejo, eĉ ekscias pri konfesado de kredantoj. Iuj poste promenas tra kelkaj stratoj. (Ja:12-14)
     

Poste la alia grupo vizitas la biskvit-farejon, dum la unua grupo inspektas la urbocentron. Kiel donaco, ĉiuj IIK-anoj ricevas bluan saketon kun biskvitoj (migdal-keksoj) kaj etikedo en Esperanto. La itala matenmanĝo estas malmulta kaj la biskvitoj bongustaj, tial pluraj infanoj jam ekmanĝas siajn biskvitojn. (Ja:21-22)
     

Antaŭ la fortikaĵo de Prato okazas komuna fotado. Leonardo kunportis kaj etendas grandan verdan flagon. Vidu filmetojn pri la flago (2,4Mb) kaj la fortikaĵo (3,3Mb) en formato AVI. (Jb:1,2,5)
     

Tra helica ŝtuparo ni atingas la supron de la defenda muro, laŭiras la rundovojon, spektas la ĉirkaŭaĵon tra la kreneloj. (Jb:11-13)
     

La malplena internaĵo de la fortikaĵo servas por publikaj koncertoj. Ĉiuj tie sidiĝas por voĉdoni, ĉu vendrede okazu au ne okazu ekskurso al montara rivereto. Poste ni denove disiĝas. Pro kovrita sensuna ĉielo, iuj jam reiras al IIK-ejo, la aliaj denove vizitos naĝejon. (J:b21,b22,c1)
     

Hodiaŭ eĉ la 5-metra saltotabulo estas malfermata. Hodiaŭ ĉiuj pli saltas ol naĝas. Lelia kaj Carina komence ne kuraĝas salti de la tabulo. Aliaj IIK-anoj laŭte krias iliajn nomojn por kuraĝigi ilin. Eĉ italoj el Prato kunkrias. Fine, post longa tempo, ili venkas siajn timojn kaj saltas sub komuna jubilado. (Jc:11-13)
     

Yoshie prezentas japanan paperfaldadon 'Origami'. Ŝi kunportis multajn kolorajn foliojn el Japanio. (Jd:1-2)
   

Yoshi instruas kiel sinsekve faldi la paperojn por krei keston, floron, katon, ventmuelilon, gruon ktp. Aisling ĝojas pri siaj figuroj kiel fingropupoj. (Jd:3-4)
   

Iris prezentas ĵudon kaj sindefendon. Ŝi montras kiel movi siajn korpon kaj membrojn por faligi la kontraŭulon kaj defendi sin. (Je:1-3)
     

Post la tre sukcesa 'ĝenerala provo' en UK, Carina, Nataŝa kaj Ĵomart koncertas antaŭ la IIK-anoj. La urbo Prato organizis publikan koncerton en 'Villa Fiorelli', tial spektas ankaŭ loĝantoj de Prato. Forte aplaŭdas do kaj esperantistoj kaj italoj el Prato. (Jg:1-3)
     

iru al antaŭasekva paĝo