reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Merkrede, dua parto
Jen la 'Pirata Ŝipo', sub kiu enakve troviĝas ankoraŭ restoj de la pirata trezoro.
Tiun pluraj infanoj provas trovi. Kelkajn monerojn ili vere kaptis. (Ne:21-22)
Johann uzas la eblecon iom naĝi kaj refreŝiĝi, ĉar post moner-serĉado jam tute malsekas liaj vestoj. La suno sekigos ilin rapide. (Ne:23-24)
Iu (ĉu Antonio?) pagas por ĉiuj IIK-anoj rondiron en karuselo kun veturiloj por etaj infanoj.
Vidu filmeton pri tio: AVI (3,3Mb).
Sed kelkaj el niaj 'infanoj' estas jam tiel grandaj, ke post veturado ili ne plu sukcesas eltiri siajn koksojn el la ĉaroj. (Ne:32-34)
Poste ĉiuj rajtis ankaŭ ronde rajdi en alia karuselo kun ĉevaloj, eĉ dufoje.
Vidu filmeton AVI (2,2Mb) pri tiuj ĉevaloj. (Ne:35-36)
Antaŭ foriro, atendante la lastajn, ĉiuj formas cirklon, dancas kaj kantas 'La Bambo'n,
furora en IJKoj. (Ne:41-42)
Dume Berto serĉas en sia listo, kiu ankoraŭ mankas. Nu, eble mankas ĝuste tiuj 5 malantaŭ li. (Ne:43-44)
Jen Pinokjo, simbolo de IIK 2006. Montara vilaĝo videblas de la parko. (Ne:47-49)
Longa ekskurso, lacaj infanoj. Leina kaj Tena endormiĝis, sidante sur 2 busseĝoj, kuŝante unu sur alia.
Post busalveno, ĉiuj adiaŭas Aurélien, kiu jam forveturos kun siaj gepatroj. (Ne:51-52)
Post vespermanĝo okazas Internacia Vespero. La sekvaj infanoj prezentas sin:
Anikó flutas. Marta kaj Tali kantas. (Nf:1-3)
Egle dancas. Klára kantas. Stéphane gitaras. (Nf:4-6)
Joan gitaras. Ran pianas. Kune Igor, Egle, Leina, Tena kaj Ernesto fiŝkantas. (Nf:7-9)
Melinde pianas kaj ĵonglas. Johann violonas. Kune Joan, Stéphane, Anna kaj Mélie kantas. (Nf:10-12)
Kiara, Igor kaj Vít kantas. (Nf:13-15)
Yoshie kantas. Kune Melinde, Bojan kaj Aurore kantas "Zo Zo Zamenhof". Teodora skeĉas. (Nf:16-18)
Iris ĵudas. Carina skeĉas. Kune Lelia, Gretel kaj Michaela trukas per bastonoj. (Nf:19-21)
Melinde akrobatas. Bojan ŝatas aŭskulti muzikon. (Nf:22-23)
iru al antaŭa aŭ sekva paĝo