reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Merkrede, unua parto
Matene antaŭ IIKejo atendis nin klimatizita buso, ĝuste kun tiom da sidlokoj kiom estis infanoj + gvidantoj + gepatroj.
Sed ho ve! La klimatizilo situis en pakaĵejo super pluraj seĝoj; plurfoje el ĝi ŝprucis likvaĵo sur niajn kapojn kaj seĝojn,
tiel fine pluraj seĝoj restis malsekaj kaj neokupitaj. Survoje, iuj rigardas la ĵus aperintan DVD-filmon
'Gerda malaperis'. Nia privata buso devis parki ĉe Piza urborando. (Na:1,2)
De urba rando ĝis urba centro necesis uzi publikan buson.
Plej impona en Pizo estis la unua vido,
tra la urbmura portalo, de la 'Placo de la Mirakloj'. (N:a3,b1)
Kiun genian ideon pri foto havas ĉiu helpema turisto? Helpi la turon ne fali, eĉ rektigi ĝin!
Kiu hejme ne havas tian foton, tiu ne estis en Pizo. (Nb:2,2a,3,4)
Nia grupo rendevuis kun ĵurnalistino kaj fotografo de la itala tutlanda semajna revuo 'Oggi'.
La fotografo petis ĉiujn infanojn viciĝi stare kaj plurajn sidi kun afiŝoj Esperant-lingvaj.
Li fotis kaj fotis, ŝanĝis ion, fotis denove kaj denove. Tio daŭregis longege, dum brilegis varmega sunego.
Ĉiuj infanoj ĥore ripete kriis 'aĉa fotisto' por iom gajiĝi. Bonŝance, post tiu peno, ĉiu ricevis glaciaĵon. (Nc:1,1a,2,3,3a)
Sed tio ankoraŭ ne sufiĉis, la aĉa fotisto petis dekduon da infanoj pozi por dua serio de fotoj. (Nc:11,11b,12)
Ne facilis al la infanoj daŭre montri gajan mienon. Bert ŝajnigis bori la fotistan kranion kaj orelojn por iom ridigi ilin.
Ĵurnalistino Chiara Moniaci intervjuas Giancarlo'n Fighiera kaj Bruĉjon Kasini. Fine ĉiuj ricevis glaciaĵon. (Nc:13,15,16)
Kiel rezulto, vidu belan tri-paĝan artikolon en 'OGGI' de 23a de aŭgusto 2006 titolita itale 'Esperanto rektigos la tutan mondon'.
Afiŝu la PDF-dosieron (236 kB), GIF-bildon (1,4 MB) aŭ
ĝian tradukon al Esperanto (700 kB).
Post paŭzo por manĝi aŭ aĉeti duan glaciaĵon, post halto ĉe puto, ĉiuj revenis iom laca al la buso, kiu veturigis nin al la urbeto Collodi (Nd:0,1,2)
Jen mapeto de la 'Parko de Pinokjo' en Collodi, kies enirejo situas sur la mapo maldekstre. (Ne:1)
En la parko, multaj finmanĝis sian piknikon aŭ aĉetis trinkaĵon.
Jen moviĝetanta trajno por eta infano, kiu tamen eltenis 5 aldonajn knabaĉojn. Eĉ ŝakaj peonoj eltenas servi kiel seĝo.
Same grimpa kordo eltenas porti unu au 2 infanojn (Ne:2,3,31)
La vojo kondukas laŭ (eĉ tra) dudeko da figuroj. Jen 'la Policano' kun Egle, 'Kato kaj Vulpo' kun Elio,
fumo eliĝanta el la vosto de 'la Serpento', akvo ŝprucanta el 'la Krabo' kaj 'Azeneto Pinokjo'. (Ne:11,12,12a,12b,13-16)
iru al antaŭa aŭ sekva paĝo