reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Marde

Post matenmanĝo kaj antaŭ foriro al naĝejo, parteton de la filmo 'Mazi en Gondolando' devis spekti ĉiuj infanoj, aparte la krokodilemaj. Ni tiel provis averti ĉiujn pri tro ofta krokodilado, precipe en franca lingvo. Gvidantoj poste memorigis pri la lingvo de IIK kaj ree atentigis, ke malafablas uzi lingvon, kiun ne ĉiuj komprenas. (M:a1,b1)
   

La naĝejo de Prato disponas pri granda baseno (50 m) por naĝantoj kaj 3 aliaj basenoj por infanoj kaj beboj, ĉiuj kun pura akvo. Oni vetnaĝis, provas kapti sin reciproke, multe saltis de 1 m alta salttabulo. Igor el 'Bona Espero' naĝis unuafoje en profunda akvo kaj nun ne plu timas salti de la basenrando. (Mb:11-12)
   

Kiu ne naĝis aŭ ripozis, tiu piedpilkis kun italaj knaboj el Prato. Neniu IIK-knabo parolis itale, tamen ĉiuj ludis harmonie sen kverelo, en ambaŭ teamoj estis kaj italoj kaj e-istoj. Leonardo aŭdis italan knabon diri, ke la e-istoj ludas tre bone! Post tiom da sporto kaj varmo, iuj utiligas enurban busveturon por iom dormi. (Mb:21,31,32)
     

Vizitis nin japana gasto, s-ino Krizantemo, por prezenti erojn de kimono, la japana tradicia vestaĵo. La infanoj elektis Aurore kiel la unuan modelinon por detale montri kiel zorge vesti someran leĝeran kimonon el kotono (japane “Yukata”), obion (japane “Obi”) kun banto. Bojan estis modelo por vira kimono. (Mc:1,2,11)
     

La infanoj elektis Tali por ne-somera kimono por formala kazo (japane “Kimono”) el silko, por montri kiel fiksi la dorsan banton. (Mc:21-23)
     

Poste ĉiuj 3 modeloj prezentis sin al la spektantoj el ĉiuj direktoj. Krizantemo klarigis pri la kutimoj uzi kimonojn kaj respondis demandojn de la infanoj. (Mc:31-32)
   

Eblas adapti iun kimonon al homoj de diversa alteco per faldo cxe la kokso, kiel pruvas la stelulinoj Marta kaj Ciara. (Mc:41-42, 51-52)
       

Kiel alia ero de japana kulturo, Krizantemo prezentis kiel uzi manĝobastonetojn. Por tiu celo ŝi kunportis diversajn kuketojn el Japanio. Necesis bone ekzerci, por ke la rondaj kuketoj ne forglitu el la bastonetoj. Ĉiuj ŝatis la diversajn aperitivajn kuketojn kaj petis pli da ili. (Md:1-3)
     

Ŝerculo Vit ŝajnigas per bastono kapti sian okulglobon. Aliaj ŝerculoj sukcesis glitigi dudekon da bastonetoj en la harplektaĵon de Aisling. (Md:3, 11, 12)
     

Por prepari la ekskurson al la parko de Pinokjo, Leonardo notis la resumon de la rakonto pri Pinokjo sur plurmetran paperrulaĵon. La infanoj sinsekve laŭtlegis la tekston, Leonardo komentis ĝian sencon kaj instruon. (Me:1-2)
   

La reston de la vespero la infanoj uzas por babili kune, piedpilki ekstere au kartludi interne. (Mf:1-2)
   

Pro daŭre varmega vetero, iuj frandas glaciaĵon antaŭ enlitiĝo. Aliaj dormas nokte ekstere kiel montras foto farita je matena krepusko. (M:f3,g1)
   

iru al antaŭasekva paĝo