reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Lunde

De bushaltejo apud la gastejo, nia grupo veturas ĝis stacidomo de Prato, de tie per trajno ĝis la UK-urbo, bedaŭrinde kun malfruo. En Florenco jam atendas pluraj gepatroj, eĉ kongresanoj por foti nin. Ĉiuj promenas preter 'Duomo' al placo 'Signoria'. Survoje atenton kaptas stratartisto el oraj vesto kaj haŭto. (La:1,12,21)
     

Ni eniras la nunan urbodomon de Florenco, nomata palaco 'Vecchio', en kiu antaŭe regis la familio Mediĉoj. En la halo de urba parlamento okazas oficiala akcepto de IIK. (Lb:1-3)
     

Dum tiu akcepto, skabeno de verdula partio alparolas, Giancarlo Fighiera tradukas. Poste la infanoj prezentas 2 kantojn al la skabeno. PS: Tiun skabenon ni poste revidis surstrate, ne en bela aŭto, sed sur olda biciklo. (Lb:11-12)
   

Ĉiĉerono gvidas nin tra palaco 'Vecchio', tra grandaj salonoj kaj altaj balkonoj. Vidu, ke multaj infanoj portas sian memdesegnitan to-ĉemizon. Fine oni devias nin de la normala turista itinero, pelas nin tra eta pordo kaj mallarĝa koridoro, petas nin dece sidiĝi. Kio okazas? (Lc:1-4)
       

Subite aperas bela princino. Ŝi estas dukino, ĉar ŝi portas 2 kolierojn; aliaj damoj rajtas porti nur 1 kolĉenon. Ŝi demandas pri sekso de kelkaj infanoj kaj klarigas kiel devus, laŭ ŝia tempo, vesti sin virinoj kaj vir[iĉ]oj, nome per robo respektive ŝorto. (Ld:1-2)
   

Fine ĉiuj rajtas stari apud la damo por esti fotataj. Videble ĉiu ŝatas esti kun dukino. (Ld:3,3b)
   

Vidu la hararanĝon de flanke kaj malantaŭe. Gretel provas la altajn ŝuojn de la damo. (Ld:4,4a,5)
     

Por ne marŝi longan vojon ĝis taŭga parko, ni tagmanĝas nian piknikon tuj apud la portalo de la urbodomo. Kelkaj infanoj distribuas panerojn al kolomboj, sed urba policano petas ne manĝigi kolombojn. (Le:1-3)
     

Vizito de statuo 'David' de Mikelanĝelo. Mathéo ĝin humile admiras. Nia ĉiĉerono Giancarlo respondas demandojn kaj klarigas, ke Mikelanĝelo ĉizis tiun skulptaĵon el sola marmora bloko dum milito kontraŭ Pizo. (Lf:1-3)
     

Promeno trans la antikva ponto 'Vecchio', bazaro kaj bonaŭgura apro. Poste ĉiuj infanoj ricevis glaciaĵon el la plej fama glaciaĵejo de Florenco. (Lf:11-21)
   

Duhora planata paŭzo en UK, por ke infanoj povu renkonti siajn gepatrojn, viziti libroservon aŭ resti apud brazilano Antônio Moreira instruanta muzikilon 'berimbao' por batalarto/danco 'capoeira'. (Lg:1-3 )
     

Trajno forveturas al Prato. Subita malapero de gepatroj kaŭzis plorojn ĉe knabetoj. Ĝis vespermanĝo, Tomoya, Stéphane kaj Joan dormetas, dum Elio ridas. Atendante unuan pladon, Lelia amuziĝas per sia hararo. (L:h1,i1)
   

Tuttaga ekskurso tamen ne lacigis knabetojn, kiujn ege amuzas batalo per kusenoj. (Lj:1-3)
     

Malgraŭ funkciantaj klimatiziloj, la subtegmentaj ĉambroj restas sufoke varmegaj. La pli aĝaj infanoj portas siajn litkovrilojn sur tegmentan terason, tie ekstere kuŝas, longe babilas, eble iam endormiĝas. Aŭdiĝas tro da franca krokodilado :-) kvankam ĉeestas denaskaj E-parolantoj ne sciantaj la francan (Lk:1-2)
   

iru al antaŭasekva paĝo