reiru al startpaĝo > fotoj de IIK 2006 > Sabate

Post adiaŭo inter infanoj kaj gepatroj, ekveturas luata buso de Florenca UK-ejo al Prata IIK-ejo. Interkonsiliĝas gvidantoj Leonardo kaj Berto. Rekte ĉe strato videblas afiŝo sur enira portalo al publika parko 'Galĉeti'. Necesas iri kelkcent metrojn en tiu parko por atingi la barilon de nia IIK-ejo, junulgastejo 'Villa Fiorelli'. (S:a1,b1)
   

Jen fronta kaj apuda enireja fasado de nia gastejo 'Villa Fiorelli'. La eta pordo sub la frontono kondukas al/el nia manĝejo. Sub la tegmentita verando kutime prezentas sin artistoj, dum la spektantoj sidas sur planko sen tegmento. Le verando servis por niaj eksteraj aktivecoj, sur la ĉirkaŭa gazono infanoj ludis piedpilkon. (Sc:1-2)
   

iru al antaŭasekva paĝo