Gastigos nin la lerneja junulargastejo "Bukowisko" en la "Eduka Centro de Supraśl".
En la urbeto Supraśl vivas ĉ. 5 mil loĝantoj,
ĝin ĉirkaŭas arbaro kaj trafluas la rivero Supraśl.
La bela historia urbeto situas 16 km nordokcidente
de la urbo Bjalistoko
kaj atingeblas per buslinioj urbaj 3 kaj 16 kaj eksterurba.
La pluretaĝa gastejo loĝigas dum la lernojaro 150 junulojn. IIK luis la tutan 3-an etaĝon por 57 personoj.
En ĉiu dormĉambro, sufiĉe granda, troviĝas 4 litoj, ŝranko, seĝoj ktp.
Po 2 dormĉambroj havas komunajn koridoreton kaj banĉambron kun lavkuvo, duŝejo kaj necesejo.
En ĉiu etaĝo troviĝas kunvenejo kun televidilo por 30 personoj, en kelo uzeblas tablotenisa ĉambro, ekstere eblas piedpilki.
En apuda domo troviĝas granda manĝejo, en kiu oni servas nin per maten+tag+vesper-manĝo, posttagmeze per frukto aŭ dolĉaĵo.
Legu pri la menuo en la inter la fotoj.
La Eduka Centro disponas pri konferenca salono por 100 personoj kun fortepiano, granda sporta halo kun gimnastikejo,
30 bicikloj, 10 kajakoj kaj ĉevalejo kun 12 ĉevaloj, kiujn IIK povus pohore lui.
Apud la centro situas impona ortodoksa monaĥejo;
eblas viziti ties ikonmuzeon kun lum-son-efektoj.
Eblus per buso aŭ sur nova bicikla vojo atingi Bjalistokon por tie viziti vidindaĵojn.
Malantaŭ la centro fluas la rivero Supraśl, laŭ kiu nomiĝas la urbeto.
300 metrojn for de la centro situas publika banstrando ĉe lago, kiun formas la rivero Supraśl.
Eblus lerni remi en kajakoj per du-padela pagajo kaj poste sekvi gvidatan 4-horan kajak-ekskurson.
Ekster la urbeto situas bela arbaro por migri aŭ bicikli. En la arbaro eblus okazigi gvidatan fajron kun kolbasrostado.
Per buso eblus viziti la termalan banlokon Augustów aŭ la Nacian Parkon Białowieża kaj vidi i.a. bizonojn kaj grandegajn kverkojn.
La regiono somere varmas averaĝe 20°C. Al koncerto invitas loka junulara muzika festivalo Gloria.
|
|
Rigardu nepre niajn fotetojn por havi vid-impreson pri la IIK-ejo.
Vidu la filmo[j]n Esperanto XII en la Bjalistoka reta televido itvc.pl.
Ni planas unu gvidanton por ĉiu seso da infanoj, estos 2 polaj helpantoj kun ni.
Por helpi la infanojn ĉiam paroli nur en E-o, la matenojn ni planas dediĉi al lingvaj ludaj aktivecoj.
laŭeble Esperanto-kurso, aparte por krokodilemaj infanoj. Pri posttagmezaj aktivecoj ni decidos laŭ la vetero inter ekskursoj, sporto aŭ manlaboroj
Vespere okazos ludoj (Luphomoj...), laŭtlegado de rakonto, muzika prezento ktp. Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo!
NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj
kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo bonvenas.
|