reiru al startpaĝo > IIK 2010 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > fotoj pri la kongreseto

41a Internacia Infana-junula Kongreseto   17a ĝis 24a de julio 2010   Havano
          iri malsupren al > aliĝilo > kotizoj


  Nia gastejo estas turisma hotelo Acuario en kvartalo Marina Hemingway, municipo Playa, je la okcidenta rando de Havano. Ĝi distancas nur 5 km de la UK-ejo, sed 15 km de la centro de Havano. En iu domo de tiu hotelo dormos IIK-anoj, en ĉiu dormĉambro troviĝos 4 litoj kaj balkono [vidu]; En aliaj domoj de tiu hotela komplekso dormos UK-anoj, en unu- aŭ dupersonaj ĉambroj [n-ro 7].
  En la restoracio de la hotelo oni servos nin per maten-, tag- kaj vesper-manĝo. Matene ni manĝos ekz panon kun mielo, bananon, ananason, papajon kaj kokoson, tagmeze kaj vespere ekz. rizon kun kokaĵo aŭ porkaĵo kaj fazeoloj. Apud kafo kaj teo oni trinkas limonadon kaj oranĝsukon.
  La hotelo disponas pri salono por kunvenoj, ankaŭ pri komputilo kun projekciilo. La hotelan terenon limigas kanaloj por jaĥtoj, tiel ni renkontos nur hotelajn gastojn. Al la gastejo apartenas bela naĝbaseno (gardita), en kiu ni amuziĝos ofte se varmas.
Trifoje tage veturas hotela buso al la centro de Havano. Per ĝi ni vizitos vidindaĵojn de Havano, ekzemple la nacian akvarion, botanikan ĝardenon, urbocentron. Eble ni vizitos interesan UK-programeron.
  Ni planas unu gvidanton por ĉiu kvino da infanoj, estos helpantoj el Kubo kun ni [vidu]. Por helpi la infanojn ĉiam paroli nur en E-o, ni planas dediĉi tempon al lingvaj ludaj aktivecoj, laŭeble Esperanto-kurso, aparte por krokodilemaj infanoj. Pri posttagmezaj aktivecoj ni decidos laŭ la vetero inter ekskursoj, sporto aŭ manlaboroj Vespere okazos ludoj (Luphomoj...), laŭtlegado de rakonto, muzika prezento ktp. Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo!
Rigardu la kelkajn fotetojn por havi vid-impreson pri la IIK-ejo.



NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo bonvenas.


Aliĝilo

Ni akceptas 40 ĝis 50 homojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj.

  7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj.
  pli aĝaj infanoj (junuloj) povas fariĝi helpanto. Tiuj flue parolas Esperanton.
  pli junaj infanoj kutime bezonas prizorganton en IIK. Kontaktu nin se vi bezonas vartistinon.

Post UK kaj IIK okazos IJK. Mia kaj aliaj familioj ĉeestos kaj povus zorgi pri viaj gefiloj.
Por aliĝi, klaku ĉi tie por elŝuti la aliĝilon, plenigu kaj sendu ĝin al la administranto de IIK:
  » retpoŝte al: bert.schumann@gmail.com
  » paperpoŝte al: Bert SCHUMANN, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francujo.
Por scii lastajn gravajn informojn, klaku ĉi tie por elŝuti IIK-komunikon, printu kaj kunportu ĝin.
Por resti informata pri IIK, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco.


Kotizoj:

Baza kotizo
sen subvencio
ĝis fino de
majo 2010
poste
aŭ surloke
A-landoj 280 € 300 €
B-landoj 210 € 225 €
C-landoj 140 € 150 €
antaŭpago 20 % 50 %
   
A-, B- kaj C-landoj laŭ UK-difino.
Subvencion petu bezonantoj al la administranto klarigante sian situacion.
Kubanoj pro aparta interkonsento kontaktu LKKon.
   
Aliĝu frue!
Post la 50a aliĝo,
ni eble ne povos
akcepti pliajn petojn.

La kotizo kovras kostojn de restado, tri manĝoj tage, programo de la 17a de julio posttagmeze ĝis la 24a antaŭtagmeze, ekskursoj kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo. Ĝi ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj ricevas aŭtomatan kaj senpagan aliĝon al la UK. La IIK-fonduso Adoptaj Gepatroj subvencios plurajn infanojn.

Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de la aliĝilo ĉe la administranto kaj post minimuma antaŭpago (vidu la tabelon) al la Centra Oficejo de UEA, konto iiko-r, kies alvendato determinas la plenan sumon pagendan. La cetero pagendas ĝis la 17a de junio 2010. Se eblas, pagu tuj la kompletan kotizon, ĉar ĝirado foje malrapidas. Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ ĝian hejmpaĝon pri pagmanieroj. Kubanoj pagu rekte al LKK.

Malaliĝoj: Kaze de skriba malaliĝo al la administranto ĝis la 30 de junio 2010, la pagita sumo estos redonita minus 20 % de la plena aliĝkotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.


Vidu fotojn pri ...
... la kongresejo de IIK 2010 en Havano, Kubo
... la aliĝintoj al IIK 2010 en Havano, Kubo
... IIK 2009 en Supraśl, Polujo
... IIK 2008 en Oostvoorne, Nederlando
... IIK 2007 en Jacugatake, Japanujo
... IIK 2006 en Prato, Italiujo
... IIK 2005 en Pailgio perlas, Litovujo
... IIK 2003 en Lerum, Svedujo, impresoj de infanoj, artikolo
Legu pri ...
... UEA, ĝia kongreso UK 2010
... TEJO, ĝiaj kongresoj IJK kaj IJK 2010
... ILEI, ĝia konferenco 2010 kaj revuo Juna Amiko
... Diskutlistoj Denask-uloj kaj REF-anoj
... Rondo Familia de UEA
... Vikio por esperantaj familioj: porinfanaj libroj, kantoj, filmoj, rimoj...
... Regularo de IIK laŭ UEA
... Artikolo pri IIK2001