reiru al startpaĝo > REF 2008 aliĝilo > kastelo Grezijono > fotoj de REF 2003



30a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF)

de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008

kastelo Grezijono, urbo Baugé, Francujo


iri suben al > rilataj aranĝoj > aliĝilo > kotizoj > kiel alveni > aliĝintoj


Al ĉiuj familioj, kiuj hejme uzas Esperanton

Ni kore invitas vin al la jam 30-a REF, kiu ĉi-jare okazas en la Kulturdomo de Esperanto, kastelo kaj parko Grezijono, apud urbo Baugé [Boĵe], inter la urboj Angers [Anĵe], Saumur [Somür] kaj Le Mans [Löman], 220 km sudokcidente de Parizo, 720 km sudokcidente de Roterdamo.

Ni atendas ĉ. 20 familiojn, kies infanoj almenaŭ komprenas Esperanton. Krom feriado, la ĉefa celo de la aranĝo estas aktivigi la esperantan lingvokapablon de la infanoj. Se vi deziras ke viaj infanoj eklernu Esperanton, tiam REF ne taŭgas por vi; ekzistas diversaj aliaj aranĝoj por tiu celo. Cetere bonvenas ankaŭ partoprenantoj sen infanoj, ekzemple paroj kiuj planas eduki ontajn infanojn en Esperanto.

Nia REF-ejo konsistas el kastelo kun kromdomoj, ĉirkaŭataj de 18-hektara parko kun arbaro, herbejo kaj lageto. En la kastelo kaj kromdomo disponeblas ĉ. 50 litoj nur (en 22 ĉambroj 1- ĝis 6-litaj), 2 duŝejoj, 3 necesejoj. Prefereble kunportu propran tendon por tendumi sur vasta herbejo (sen elektroprovizo), apudas aparta sanitara domo por tendumantoj kun 2 duŝejoj, 2 lavkuvo kaj necesejo. Ĉiu devige tenas pura kaj orda sian ĉambron aŭ tendolokon kaj la tutan REF-ejon.

Manĝado okazas en kastelaj manĝejoj, preparas E-volontuloj Brigitte Bourdet kaj Niki Jansen. La unua manĝo estos la alven-sabata vespermanĝo, lasta manĝo estos forir-sabata matenmanĝo. Gepatroj akceptas laŭ bezono helpi, ekz. por sekigi telerojn post manĝoj. Krom trinkejo por taga kaj nokta babilado disponeblas biblioteko, komuna salono kun piano, klasĉambroj kaj kunvenejo "salono Zamenhof". Ni solaj la ejon okupas, strato ne aŭdeblas, vin vekos unue najbara azeno, poste viaj infanetoj, laste la matenmanĝa sonorilo.

La tradician programon kun-organizas laŭeble ĉiuj partoprenantoj: komuna kantado, desegnado, manlaboro, sportludoj, park-promeno, muzikado, lingvaj ludoj, fabelo-legado kaj -verkado, migrado. Baniĝo kaj naĝado eblas en 2 lagoj kaj 2 naĝejoj je distanco de 2 km piede ĝis 20 km per niaj aŭtoj, ne en Grezijono mem.

Ekskurso ne antaŭe fikse planatas. Ni decidos surloke inter diversaj ebloj, parte konataj al partoprenintoj de REF 2003, vidu jam nun: Trogloditaj zoo (48km), muzeo (44km) aŭ vinkelo (44km) ; kasteloj Chambord (152km), Plessis (40km) aŭ mezepoka (32km) ; urbo Saumur (41km) aŭ Angers (44km) ;  parko amuz-distra (7km) aŭ arb-grimpa (38km) ...




Rilataj aranĝoj
Antaŭ REF okazas UK kaj IIK en/ĉe Roterdamo. Pluraj infanoj ĉeestos kaj Infankongreseton kaj en REF, eble viaj?
Somere en la kastelo okazas staĝoj kun E-kursoj je 3 niveloj, laŭ la kondiĉoj de la Kulturdomo. Ni proponas al vi restadi dum la semajno post REF en Grezijono, kiam Jannick estras la staĝon. Vi povas aliĝi kun aŭ sen kurso, kun certaj manĝoj. Jannick planas organizi kun vi la aktivaĵojn paralele al la kursohoroj, ekz ekskurso aŭ manlaboro. Jannick atendas viajn proponojn ekde nun.

Aliĝilo
Nomo familia kaj persona, naskiĝdato de infano (nur tiu linio aparte por ĉiu persono):
Plena adreso, telefonoj, retadreso:
Ni dormos en [ tendo / lito kun littuko / lito sen littuko ].
Nia infano [ nomo ] [ dormos kun gepatroj / povas dormi sen gepatroj en ĉambro por knaboj respektive knabinoj ].
Ni alvenos per [ aŭto / trajno / ... ] kaj bezonas [ informojn / transportservon / ... ].
Ni alvenos el Roterdamo kaj [ proponas liberan lokon en nia aŭto / ŝatus veturi en ies aŭto aŭ per lua buso ].
Ni kontribuas al programo (precipe por infanoj) per ...
Mi kunportas [ tabloludojn / bloveblan akvobasenon / ... ].
Mi antaŭpagas ... eŭrojn al indikota konto de [ UEA / Paypal / franca banko / havas transpagomalfacilaĵon.... ].
Mi subtenas per ... eŭroj [ la aliĝon de familio ... / la renkontiĝon ].
Sendu la suprajn aliĝ-informojn:
   retpoŝte al: bert.schumann@gmail.com
   paperpoŝte al:  Bert SCHUMANN, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francujo
   telefono se demandoj:    hejme +33-2.99.83.69.86, laboreje +33-223.284.284

Jam ĉiuj litoj okupatas. Tendumantoj povas aliĝi, aliaj antaŭe kontaktu min!
Aliĝo eblas nur ĝis la 15a de julio. Dum UK-IIK mi ne kontakteblas.

Kotizoj en eŭroj:


loĝanta en:
plenkreskulo
(gepatro)
infano, junulo
(gefilo)
bebo
sen lito+manĝo
venu kun
propra tendo!
A-lando laŭ UEA-difino 200 100 30 Tendumantoj
pagas
nur 80 %
de sia kotizo
A-lando > 1500 km * 160  80 25
B-lando laŭ UEA-difino 100  50 15
B-lando > 2000 km *   60  30 10
  * Tiu kotizo aplikatas se la rektlinia distanco inter via loĝloko kaj Grezijono pli longas ol 1500 resp. 2000 km.

Antaŭpagu almenaŭ 20 % de via kotizo. Kontonumeron mi sendos post aliĝo. Antaŭpago rezervas liton, kies nombro limigatas.
La kotizo inkluzivas luon de Grezijono, tranoktojn, tri manĝojn, uzadon de la duŝejoj, kostojn de organizado, sed neniun ekskurson. Depende de la financa stato, ni provas inkluzivigi ankaŭ koston de ekskursoj aŭ enirbiletoj, kiuj alikaze aparte pagendas.
Kiu kunportas littukojn por lito en ĉambro, ŝparas 4 €.



Kiel alveni

La oficiala adreso de la REFejo estas: Maison culturelle de l'Espéranto, Château de Grésillon, FR-49150 Baugé, France, tel. 02.41.89.10.34
Por prepari vian alvenon per interreto, afiŝu "Gresillon" en maps.google.com aŭ en www.multimap.com
Cetere

Legu kaj vidu pri ...
... Fotoj de REF 2003 en Grezijono
... Agadoj en Grezijono
... Dissendolisto DENASK-L
... Rondo Familia de UEA
Aliĝu al nia dissendolisto "REFanoj":
... per mesaĝilo, sendu ajnan mesaĝon al: REFanoj-subscribe@yahoogroups.com.
... per retumilo kaj Yahoo-konto, alklaku: groups.yahoo.com/group/REFanoj.
 


74 aliĝintoj

Akimenko Ikar, Alona David 3 Altaja Rusujo
Belisle Mario, Marion Romain 10, Samuel 6 Romanda Svisujo
Bérizzi Philippe, Karine Colombe 7, Violette 7 Bretona Francujo
Bourdet Brigitte, André - Nordokcitana Francujo
Brücker, Sözüer Christine, Lars Alina 10, Melanie 8 Rura Germanujo
Bute Aurora - okcidenta Rumanujo
Demeyere Bart Thomas 9 Flandra Belgujo
Dvořak Vladimír, Pavla Edita 14 Bohema Ĉeĥujo
Hug Salomé 17 - Alzaca Francujo
Henrikson Kim Villads 14 dana ĉefurbo
Hurstel Cyrille, Bénédicte Annaïs 9, Maureen 6, Joanne 2 Alzaca Francujo
Jagnić Ankica Denis 8 ĉefurba Kroatujo
Janssen, Vercammen Nicky, Ivo - Flandra Belgujo
Knabe Christoph, Gordana Ivo 13, Goran 7 ĉefurba Germanujo
Leyk Danka - ĉefurba Polujo
Lund, Machlik Marianne, Mario Jon 12, Edit 10, Monika 10, Endre 8 nordega Norvegujo
Markarian Martin, Nikola, Kimie Linda 5, Oliver 3 Francujo; Anglujo
Masala Bruno, Anne Elisabeth 3, François 1 orienta Francujo
Radovanović, Filipčić Vanja, Dasa Vedran 7, Zrinka 3 Kroatujo
Rawlinson Antony, Belalumo Bianca 8, Dominic 5 ĉefurba Britujo
Schumann, Huet Bert, Jannick Gretel 14, Johann 12 Bretona Francujo
Slezák - Aniko 14 landlima Hungarujo
Tytgat, Humet Ite, Alex Clara 15 Flandra Belgujo
Van de Velde Lode Erwann 5 Flandra Belgujo