reiru al startpaĝo > IIK 2008 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > fotoj pri la kongreseto

39a Internacia Infana Kongreseto   19 - 26 julio 2008   Oostvoorne
          iri suben al > aliĝilo > kotizoj


Gastigos nin la junulargastejo Samuel Naardenhuis en Oostvoorne, ĝi apartenas al la Fondaĵo de Nederlandaj Junulgastejoj JBV. La urbeto Oostvoorne havas ĉ. 8 mil loĝantojn kaj situas ĉ. 40 km okcidente de Roterdamo. La urbeton limigas norde la rivero Maas, oriente la Norda Maro, sude kaj oriente aliaj komunumoj de la nederlanda provinco Sud-Holando.
La gastejo povas akcepti ĝis 68 personoj, ĝi disponas pri 10 dormĉambroj (2x12 litoj, 2x8 litoj, 2x6 litoj, 4x4 litoj). En ĉiu ĉambro estas lavkuvo, sed ŝranko nur en kelkaj ĉambroj. Aparte por knabinoj kaj knaboj estas ejo kun lavkuvoj, duŝoj kaj necesejoj. Meze en la sama konstruaĵo troviĝas granda salono kun tabloj kaj seĝoj, en aparta angulo tenistablo kaj sofoj. Vidu 35 fotetojn pri nia IIK-ejo.
En la gastejo loĝas ankaŭ s-ino Adriaans, kiu administras la domon. Ŝi preparos por ni tri manĝojn tage. Ni povas mendi lunĉpakaĵon por kunporti kiel tagmanĝo dum ekskurseto. Laŭ nederlanda kutimo, vespermanĝon konsistigas supo kaj varma plado, sed tagmanĝo konsistas el pantranĉaĵoj kun kolbaso, fromaĝo k.s. La kranakvo estas trinkebla. La manĝaĵoj estos pretigataj por ni, sed ni devas mem prepari la tablojn, disdoni la pladojn, lavi kaj ordigi la telerojn kaj manĝilojn.

Por aktivecoj ni uzos la manĝosalonon, oficejon kaj la benkojn antaŭ la domo. La junulargastejo situas en publika parko, kiu formas preskaŭ insulon, ĉar la parkon ĉirkaŭas kanalo, rivereto kaj la lago Brielse Meer. Sur la parka tereno estas herbejoj, arbaroj, vojo, padoj kaj albordiĝaj pontoj - ĉio tre taŭga por skoltecaj ludoj. Je piedira distanco situas la lago Oostvoornse Meer, kie estas publika strando por sekure bani kaj naĝi. La nederlanda somero ne estas tre afabla, malofte varmas pli ol 27°C, foje blovas vento, foje pluvas, almenaŭ la flaŭro bone fartas.
De la gastejo oni vidas nur naturon, sed aŭdas la ekspresvojon Europaweg. Proksime situas Europoort kaj aliaj Roterdamaj havenoj. Vizitindaj estus malnovaj ventmueliloj kaj modernaj ventgeneratoroj, sed ankaŭ la grandaj kluzoj, kiuj fermas la riveregon Oosterschelde. La ekskurso okazas tutan merkredon al amuzparko Efteling en Kaatsheuvel; anonciĝintaj gepatroj povas laŭeble partopreni kontraŭ pago, nia buso haltos matene kaj vespere antaŭ UKejo,
Ni planas unu gvidanton aŭ helpanton por ĉiu seso da infanoj, estos nederland-lingvaj gvidanto kaj helpantoj kun ni. Por motivi la infanojn ĉiam paroli nur en E-o, la matenojn ni planas dediĉi al lingvaj ludaj aktivecoj, laŭbezone Esperanto-kurso, aparte por krokodilemaj infanoj. Pri posttagmezaj aktivecoj ni decidos laŭ la vetero. Proksimas herbejo, arbaro kaj multe da akvo. Vespere okazos ludoj (Luphomoj...) kaj laŭtlegado de rakonto (Paolo...). Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo!