30a Renkontiĝo de Esperanto-Familioj (REF) de la 26a de julio ĝis la 2a de aŭgusto 2008 kastelo Grezijono, urbo Baugé, Francujo iri suben al > rilataj aranĝoj > aliĝilo > kotizoj > kiel alveni > aliĝintoj |
Ni kore invitas vin al la jam 30-a REF, kiu ĉi-jare okazas en la Kulturdomo de Esperanto, kastelo kaj parko Grezijono, apud urbo Baugé [Boĵe], inter la urboj Angers [Anĵe], Saumur [Somür] kaj Le Mans [Löman], 220 km sudokcidente de Parizo, 720 km sudokcidente de Roterdamo.
Ni atendas ĉ. 20 familiojn, kies infanoj almenaŭ komprenas Esperanton. Krom feriado, la ĉefa celo de la aranĝo estas aktivigi la esperantan lingvokapablon de la infanoj. Se vi deziras ke viaj infanoj eklernu Esperanton, tiam REF ne taŭgas por vi; ekzistas diversaj aliaj aranĝoj por tiu celo. Cetere bonvenas ankaŭ partoprenantoj sen infanoj, ekzemple paroj kiuj planas eduki ontajn infanojn en Esperanto. Nia REF-ejo konsistas el kastelo kun kromdomoj, ĉirkaŭataj de 18-hektara parko kun arbaro, herbejo kaj lageto. En la kastelo kaj kromdomo disponeblas ĉ. 50 litoj nur (en 22 ĉambroj 1- ĝis 6-litaj), 2 duŝejoj, 3 necesejoj. Prefereble kunportu propran tendon por tendumi sur vasta herbejo (sen elektroprovizo), apudas aparta sanitara domo por tendumantoj kun 2 duŝejoj, 2 lavkuvo kaj necesejo. Ĉiu devige tenas pura kaj orda sian ĉambron aŭ tendolokon kaj la tutan REF-ejon. Manĝado okazas en kastelaj manĝejoj, preparas E-volontuloj Brigitte Bourdet kaj Niki Jansen. La unua manĝo estos la alven-sabata vespermanĝo, lasta manĝo estos forir-sabata matenmanĝo. Gepatroj akceptas laŭ bezono helpi, ekz. por sekigi telerojn post manĝoj. Krom trinkejo por taga kaj nokta babilado disponeblas biblioteko, komuna salono kun piano, klasĉambroj kaj kunvenejo "salono Zamenhof". Ni solaj la ejon okupas, strato ne aŭdeblas, vin vekos unue najbara azeno, poste viaj infanetoj, laste la matenmanĝa sonorilo. La tradician programon kun-organizas laŭeble ĉiuj partoprenantoj: komuna kantado, desegnado, manlaboro, sportludoj, park-promeno, muzikado, lingvaj ludoj, fabelo-legado kaj -verkado, migrado. Baniĝo kaj naĝado eblas en 2 lagoj kaj 2 naĝejoj je distanco de 2 km piede ĝis 20 km per niaj aŭtoj, ne en Grezijono mem. Ekskurso ne antaŭe fikse planatas. Ni decidos surloke inter diversaj ebloj, parte konataj al partoprenintoj de REF 2003, vidu jam nun: Trogloditaj zoo (48km), muzeo (44km) aŭ vinkelo (44km) ; kasteloj Chambord (152km), Plessis (40km) aŭ mezepoka (32km) ; urbo Saumur (41km) aŭ Angers (44km) ; parko amuz-distra (7km) aŭ arb-grimpa (38km) ...Antaŭ REF okazas UK kaj IIK en/ĉe Roterdamo. Pluraj infanoj ĉeestos kaj Infankongreseton kaj en REF, eble viaj? | |
Somere en la kastelo okazas staĝoj kun E-kursoj je 3 niveloj, laŭ la kondiĉoj de la Kulturdomo. Ni proponas al vi restadi dum la semajno post REF en Grezijono, kiam Jannick estras la staĝon. Vi povas aliĝi kun aŭ sen kurso, kun certaj manĝoj. Jannick planas organizi kun vi la aktivaĵojn paralele al la kursohoroj, ekz ekskurso aŭ manlaboro. Jannick atendas viajn proponojn ekde nun. |
Nomo familia kaj persona, naskiĝdato de infano (nur tiu linio aparte por ĉiu persono): Plena adreso, telefonoj, retadreso: Ni dormos en [ tendo / lito kun littuko / lito sen littuko ]. Nia infano [ nomo ] [ dormos kun gepatroj / povas dormi sen gepatroj en ĉambro por knaboj respektive knabinoj ]. Ni alvenos per [ aŭto / trajno / ... ] kaj bezonas [ informojn / transportservon / ... ]. Ni alvenos el Roterdamo kaj [ proponas liberan lokon en nia aŭto / ŝatus veturi en ies aŭto aŭ per lua buso ]. Ni kontribuas al programo (precipe por infanoj) per ... Mi kunportas [ tabloludojn / bloveblan akvobasenon / ... ]. Mi antaŭpagas ... eŭrojn al indikota konto de [ UEA / Paypal / franca banko / havas transpagomalfacilaĵon.... ]. Mi subtenas per ... eŭroj [ la aliĝon de familio ... / la renkontiĝon ]. |
retpoŝte al: | bert.schumann@gmail.com |
paperpoŝte al: | Bert SCHUMANN, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francujo |
telefono se demandoj: | hejme +33-2.99.83.69.86, laboreje +33-223.284.284 |
loĝanta en: | plenkreskulo (gepatro) | infano, junulo (gefilo) | bebo sen lito+manĝo | venu kun propra tendo! |
A-lando laŭ UEA-difino | 200 | 100 | 30 | Tendumantoj pagas nur 80 % de sia kotizo |
A-lando > 1500 km * | 160 | 80 | 25 | |
B-lando laŭ UEA-difino | 100 | 50 | 15 | |
B-lando > 2000 km * | 60 | 30 | 10 |
Legu kaj vidu pri ...
... Fotoj de REF 2003 en Grezijono ... Agadoj en Grezijono ... Dissendolisto DENASK-L ... Rondo Familia de UEA |
Aliĝu al nia dissendolisto "REFanoj":
... per mesaĝilo, sendu ajnan mesaĝon al: REFanoj-subscribe@yahoogroups.com. ... per retumilo kaj Yahoo-konto, alklaku: groups.yahoo.com/group/REFanoj. |
Akimenko | Ikar, Alona | David 3 | Altaja Rusujo |
Belisle | Mario, Marion | Romain 10, Samuel 6 | Romanda Svisujo |
Bérizzi | Philippe, Karine | Colombe 7, Violette 7 | Bretona Francujo |
Bourdet | Brigitte, André | - | Nordokcitana Francujo |
Brücker, Sözüer | Christine, Lars | Alina 10, Melanie 8 | Rura Germanujo |
Bute | Aurora | - | okcidenta Rumanujo |
Demeyere | Bart | Thomas 9 | Flandra Belgujo |
Dvořak | Vladimír, Pavla | Edita 14 | Bohema Ĉeĥujo |
Hug | Salomé 17 | - | Alzaca Francujo |
Henrikson | Kim | Villads 14 | dana ĉefurbo |
Hurstel | Cyrille, Bénédicte | Annaïs 9, Maureen 6, Joanne 2 | Alzaca Francujo |
Jagnić | Ankica | Denis 8 | ĉefurba Kroatujo |
Janssen, Vercammen | Nicky, Ivo | - | Flandra Belgujo |
Knabe | Christoph, Gordana | Ivo 13, Goran 7 | ĉefurba Germanujo |
Leyk | Danka | - | ĉefurba Polujo |
Lund, Machlik | Marianne, Mario | Jon 12, Edit 10, Monika 10, Endre 8 | nordega Norvegujo |
Markarian | Martin, Nikola, Kimie | Linda 5, Oliver 3 | Francujo; Anglujo |
Masala | Bruno, Anne | Elisabeth 3, François 1 | orienta Francujo |
Radovanović, Filipčić | Vanja, Dasa | Vedran 7, Zrinka 3 | Kroatujo |
Rawlinson | Antony, Belalumo | Bianca 8, Dominic 5 | ĉefurba Britujo |
Schumann, Huet | Bert, Jannick | Gretel 14, Johann 12 | Bretona Francujo |
Slezák | - | Aniko 14 | landlima Hungarujo |
Tytgat, Humet | Ite, Alex | Clara 15 | Flandra Belgujo |
Van de Velde | Lode | Erwann 5 | Flandra Belgujo |