reiru al startpaĝoIIK 2009 informoj > aliĝintoj > fotoj pri la ejo > programo > fotoj pri la kongreseto

40a Internacia Infana-junula Kongreseto    25. julio - 1. aŭgusto 2009   fotoj pri la kongreseto


Partoprenis: 37 infanoj (24 knabinoj kaj 13 knab[iĉ]oj, 6- ĝis 17-jaraj), 10 gvidantoj kaj helpantoj el 16 landoj (au, be, ca, ct, de, es, fr, hu, ie, jp, kz, nl, pl, ro, ru, se) kaj 4 kontinentoj. Jen la anticipa prezento de ĉiuj partopenantoj.
IIK okazis laŭ tiu ĉi programo en junulargastejo "Bukowisko" de eduka centro de la urbo Supraśl, okcidente de Bjalistoko, Polujo.

Rigardu belan movbildan sonan prezentaĵon, sed necesas unue klaki sur "plugin" por elŝuti, registri, lanĉi, instali la afiŝprogramon. Dankon al Tomek el Gubin
Por ricevi ĉiujn 2000 fotojn kun mov-son-prezentaĵo sur DVD-disko, skribu al bertox@free.fr.
  Fotoj pri pasintaj IIK-oj:

2008 - Oostvoorne - Nederlando
2007 - Jacugatake - Japanujo
2006 - Prato - Italujo
2005 - Pailgio perlas - Litovujo
2003 - Lerum - Svedujo


Jen elektitaj fotoj pri okazaĵoj laŭtagaj.
La plenan programon vidu tie.


sabate: alveno per buso, interkonatiĝa ludo per reciproka pridemandado.
     
dimanĉe: vizito de la urbeto Supraśl kaj de ĝiaj monumentoj; faldado (origamio) de japanoj ĉapoj kaj pac-gruo.      
lunde: busa ekskurso al la provinca ĉefurbo Bjalistoko kun ĝiaj Zamenhof-memorejoj; "Granda kazino" el diversaj ludoj sur pluraj tabloj.      
marde: kajakado sur rivero Supraśl kaj promenado tra arbaro; konversacia rondo kaj desegnado pri fervojo aŭ paco      
merkrede: tuttaga ekskurso kun gepatroj, viziteto de la urbo Augustów, banado en laga baseno, akvoskio por volontuloj.      
ĵaŭde atm.: rajdado dum pupteatro, ŝminkado, desegnado kaj manlaboroj.      
ĵaŭde ptm.: torto, librodonaco kaj koncerto okaze de la 15-jariĝo de Mimi; integrigaj dancoj kaj posta diskoteko.      
vendrede atm.: ĉiutaga luda kurso en 3 niveloj; orientiĝa ludo en grupoj tra la urbo Supraśl.      
vendrede ptm.: stafetaj ludoj per akvo kaj faruno sekvataj de batalo per akvobalonoj; internacia vespero kun 20 artaj kontribuoj.      
sabate: Sursceniĝo de ĉiuj IIK-anoj fine de la Solena Fermo por prezenti la teatraĵaron "La haro" kaj por kanti "Esperanto, bela Esperanto".