INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO
& FOTOJ
TEAMO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ &
BILDOJ

42a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Vikingoj»  
23a ĝis 30a de julio 2011   urbo Hundested, Danujo  

Bonvenon en la retpaĝaro de IIK (Internacia Infana-junula Kongreseto),
kiu okazos en la dana urbeto Hundested, de la 23a ĝis la 30a de julio 2011.
Samtempe okazas la UK en Kopenhago. La infankongreseta temo estas «Vikingoj».
Vizitu la infan-kongresejon per fotoj kaj klarigoj.
  Por resti informata pri IIK,
aliĝu al nur-anonca
dissendolisto
iik-anonco.



NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo bonvenas.
La teamo konsistas el gvidantoj el diversaj landoj. Vidu la teamon.
Iuj gvidantoj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje.
Tiuj gvidantoj kutimas zorgi pri infanoj kiel instruisto, animanto aŭ gepatro.
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli Esperanton.
Okazas ludoj, banado, ekskursoj, manlaboroj, sporto, Esperanto-kursoj;
vespere tabloludoj, diskoteko, laŭtlegado, muziko, Luphomoj...
Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon.
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj planas aliĝi aŭ jam aliĝis.
Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 45 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj,
kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:
      7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj.
      pli aĝaj infanoj (adoleskaj) povas fariĝi helpanto. Tiuj flue parolas Esperanton.
      pli junaj infanoj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK.

Lastaj gravaj informoj troviĝas en tiu ĉi IIK-komuniko.


Baza
kotizo
ĝis 31
januaro
2011
ĝis 31
majo
2011
ekde 01
junio
2011
    Tuttaga
ekskurso
    Rabato
por helpantoj
kaj infanoj
post la unua
 el familio: 15%
el baza kotizo.
    Aliĝu frue!
Post la 45a aliĝo,
ni eble ne povos
akcepti pliajn
aliĝ-petojn.
A-landoj 317 € 329 € 341 € A-landoj 54 €
B-landoj 238 € 247 € 256 € B-landoj 40 €


A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La baza kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj tage, programo de la 23a de julio posttagmeze ĝis la 30a antaŭtagmeze kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo. La ekskursa kotizo kovras la kostojn de la merkreda tuttaga vizito al amuzparko Sommerland; tiu ekskurso estas fakultativa. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de la aliĝilo kaj post minimuma antaŭpago de 20 %. La cetero pagendas ĝis la fino de junio 2011. Se eblas, pagu tuj la kompletan kotizon, ĉar ĝirado foje malrapidas.

Por pagi, bv. ĝiri al la UEA-konto "iiko-r". Kiel pagocelo skribu "IIK-R" kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj.

Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2011, la pagita sumo estos redonita minus 20 % de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.
 


Por aligi/aliĝi,
klaku la supran
butonon
ALIĜILO.


Sukcesan aliĝon deziras la IIK-teamo!



land-nombrilo