INFORMOJ ALIĜILO KONGRESEJO PROGRAMO TEAMO ALIĜINTOJ KONTAKTO LIGOJ

43a Internacia Infana-junula Kongreseto   temo «Azio»  
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012   urbo Hanojo,  Vjetnamujo  

At-
en-
tu !



Pro ne-sufiĉa nombro de aliĝintoj, tiu ĉi Hanoja IIK ne okazos. Tamen la ĉeestantaj infanoj deziras renkonti aliajn infanojn de ajna aĝo por konatiĝi, ludi, amuziĝi. Se troviĝas pluraj infanoj, tiam ni povus havi apartan ĉambron por sekure kaj trankvile kunesti. La IIK-teamo planas parte zorgi pri la infanoj kaj okaze ekskursi kun ili al akvoparko, ludparko kaj surakva pupteatro. Bonvolu anonci vin por kune plani, skribante frue al: bertox ĉe free.fr


At-
en-
tu !



Bonvenon en la retpaĝaro de IIK (Internacia Infana-junula Kongreseto),
kiu okazos en la vjetnama ĉefurbo Hanojo, de 28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2012.
Samurbe okazas la UK kaj poste IJK. La infankongreseta temo estas «Azio».
Vizitu la infan-kongresejon per fotoj kaj klarigoj.
  Por resti informata pri IIK,
aliĝu al nur-anonca
dissendolisto
iik-anonco.



NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo bonvenas.
La teamo konsistas el gvidantoj el diversaj landoj. Vidu la teamon.
Iuj gvidantoj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje.
Tiuj gvidantoj kutimas zorgi pri infanoj kiel instruisto, animanto aŭ gepatro.
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli Esperanton.
Okazas ludoj, banado, ekskursoj, manlaboroj, sporto, Esperanto-kursoj;
vespere tabloludoj, diskoteko, laŭtlegado, muziko, Luphomoj...
Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la program-skemon.
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj planas aliĝi aŭ jam aliĝis.
Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 45 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj,
kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome:
      7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj.
      pli aĝaj infanoj (adoleskaj) povas fariĝi helpanto. Tiuj flue parolas Esperanton.
      pri pli junaj infanoj povas zorgi spertaj vjetnamaj vartistinoj kaj instruistoj de VSK.


Baza kotizo
por homoj el
ĝis la 15a de
marto 2012
ĝis la 31a de
majo 2012
ekde la 01a de
junio 2012
    Rabato
por helpantoj
kaj infanoj
post la unua
 el familio: 15%
el baza kotizo.
    Aliĝu frue!
Post la 45a aliĝo,
ni ne povos
akcepti pliajn
aliĝ-petojn.
A-landoj 200 € 210 € 220 €
B-landoj 150 € 155 € 160 €
Vjetnamujo 2 800 ₫ 2 900 ₫ 3 000 ₫


A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj tage, ekskursoj kaj tuta programo de la 28a de julio posttagmeze ĝis la 4a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.

Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de la aliĝilo kaj post minimuma antaŭpago de 20 %. La cetero pagendas ĝis la fino de junio 2012. Se eblas, pagu tuj la kompletan kotizon, ĉar ĝirado foje malrapidas.

Por pagi, bv. ĝiri al la UEA-konto "iiko-r". Kiel pagocelo skribu "IIK-R" kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj.
Vjetnamoj pagu al kontonumero 0491001933827, kontonomo « Công ty Cổ phần Giáo dục và Đầu tư VSKGROUP », banknomo « Ngân hàng thương mại Cổ phần Ngoại Thương Việt Nam - chi nhánh Thăng Long (Vietcombank) » kun pagocelo "IIK" kaj nomo.

Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2012, la pagita sumo estos redonita minus 20 % de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano.
 


Por aligi/aliĝi,
klaku la supran
butonon
ALIĜILO.


Sukcesan aliĝon deziras la IIK-teamo!



land-nombrilo