INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO & FOTOJ |
SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ & BILDOJ |
44a Internacia Infana-junula Kongreseto
temo «Ardeoj»
25a de julio ĝis 1a de aŭgusto 2015
urbo Villeneuve-d'Ascq, Francujo
Bonvenon en la retpaĝaro de IIK (Internacia Infana-junula Kongreseto), kiu okazos en la franca urbo Villeneuve-d'Ascq, de la 25a de julio ĝis la 1a de aŭgusto 2015. Samtempe okazas la UK en apuda Lille. La infankongreseta temo estas «Ardeoj». Vizitu la infan-kongresejon per fotoj kaj klarigoj. |
Por resti informata pri IIK, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco. NB: IIK ne estas komerca servo, sed sindediĉo de volontuloj. La gvidantoj estas gepatroj kaj e-istoj, kiuj ŝatas okupiĝi pri infanoj kaj provas krei ĝojan kaj E-lingvan etoson por la infanoj laŭ sia propa kapablo kaj sperto. Ĉia helpo via bonvenas. | ||
La skipo konsistas el gvidantoj el diversaj landoj. Vidu la skipon. Iuj gvidantoj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje. Tiuj gvidantoj kutimas zorgi pri infanoj kiel instruisto, animanto aŭ gepatro. | |||
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli Esperanton. Okazas ludoj, banado, ekskursoj, manlaboroj, sporto, Esperanto-kursoj; vespere bivakfajro, tabloludoj, diskoteko, laŭtlegado, muziko, Luphomoj... Ĉiu infano bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu la programon. | |||
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj planas aliĝi aŭ jam aliĝis. Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 45 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome: | |||
7- ĝis 15-jaraj infanoj konsistigas la kutiman aĝon inter la IIK-anoj. pli aĝaj infanoj (adoleskaj) povas fariĝi helpanto. Tiuj flue parolas Esperanton. pli junaj infanoj kutime bezonas gepatron/prizorganton/vartiston dum IIK. |
Baza kotizo |
ĝis 31 januaro 2015 |
ĝis 31 majo 2015 |
ekde 01 junio 2015 |
Tuttaga ekskurso |
Helpantoj senkostaj. Rabato por infanoj post la unua el familio: 0% el baza kotizo. |
Aliĝu frue! Post la 48a aliĝo, ni ne povos akcepti pliajn aliĝ-petojn. | |||||
A-landoj | | | 250 € | A-landoj | 0 € | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
B-landoj | | | 180 € | B-landoj | 0 € |
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino.
La baza kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj tage, programo de la 25a de julio posttagmeze ĝis la 1a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj alven/forira transporto de/al UK-ejo
kaj probable de la merkreda tuttaga vizito al iu amuzparko.
La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu, liverante pruvilon.
Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK.
Aliĝo ekestas definitiva kaj estos konfirmita post ricevo de la aliĝilo kaj post minimuma antaŭpago de 20 %. La cetero pagendas ĝis la fino de junio 2015. Se eblas, pagu tuj la kompletan kotizon, ĉar ĝirado foje malrapidas. Por pagi, bv. ĝiri al la UEA-konto "iikl-g". Kiel pagocelo skribu "IIKL-G" kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj. Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2015, la pagita sumo estos redonita minus 20 % de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano. |
Por aligi/aliĝi, klaku la supran butonon ALIĜILO. |