INFORMOJ | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ | 한국어 |
46a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
temo «Kolora mondo»
22a de julio ĝis 29a de julio 2017
en urbo Seulo, Koreujo
![]() |
Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos rande de Seulo, la ĉefurbo de Koreujo, de la 22a ĝis 29a de julio 2017. En sama periodo kaj pli centre de Seulo okazos la 102-a UK. La infankongresa temo estas « Kolora mondo », koloraj kulturoj, koloraj amuzaĵoj dum nia festo! Vizitu la infan-kongresejon per kelkaj fotoj. |
Por resti informata pri IIK, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco. ![]() | |
![]() |
La skipo de IIK 2017 konsistas el diverslandaj gvidantoj. Ili, devenaj de Francujo, Grekujo, Ĉinujo kaj Koreio,
profesie laboras (kaj is) en ĝeneralaj lernejoj aŭ alternativaj lernejoj jen kiel lernejestro, jen kiel instruisto pri Esperanto, kaj tiel plu.
Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Kompreneble, junuloj estas pretaj por helpi en IIK 2017. | ||
![]() |
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto.
Okazos olimpikaj ludoj, akvobatalo, ekskursoj, manlaboro, kantoj, fari magian sukon, sporto, jogo kaj E°-kursoj.
Vespere fajroteknikaĵoj, serĉado de trezoroj, ludoj en vespera ĝardeno, korea dancado Gang-gang-sule, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn.
Kiel specialan, IIK-adoleskantoj spektos la UK-programon «Nacia Vespero», plenplena je tipa korea kulturo. | ||
![]() | Vidu la sinprezenton de la geknaboj, kiuj jam aliĝis. Kiel vi jam divenas, sufiĉe multaj koreaj infanoj deziras apliki Esperanton okaze de IIK 2017. Nia teamo perspektive taksas, ke la Seula IIK okazos kun sufiĉe multaj infanoj kaj adoleskantoj laŭ diversaj aĝgrupoj. Tiuj parolas Esperanton kaj venas kutime el lernejaj klasoj aŭ E°-familioj: | ||
Kotizo | ĝis la 31a de januaro 2017 |
ĝis la 31a de marto 2017 |
ekde la 1a de aprilo 2017 |
Rabato por helpantoj kaj dua aŭ tria infano el familio: 30 % el baza kotizo. |
Aliĝu frue! Ni gardas maksimume 55 litojn por infanoj, gvidantoj, helpantoj. | |||
A-landoj | 270 € : 339,000 ₩ | |||||||
B-landoj | 230 € : 289,000 ₩ |
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj potage, programoj de la 22a de julio posttagmeze ĝis la 29a de julio antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK. Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj. NB: Koreaj infanoj pagu al la korea konto menciita en la korelingva paĝo. Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2017, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano. Se vi deziras ankoraŭ aliĝi, tiam bv. skribi al <infana.kongreseto@gmail.com> Sukcesan vojaĝon deziras la IIK-skipo! |
![]() |