INFORMOJ | ALIĜILO | KONGRESEJO | PROGRAMO | SKIPO | ALIĜINTOJ | KONTAKTO | LIGOJ |
47a Internacia Infana-adoleskanta Kongreseto
28a de julio ĝis 4a de aŭgusto 2018
en urbo Almada, Portugalujo
temo «delfenoj kaj dinosaŭroj»
![]() |
Bonvenon en la retpaĝaro de IIK, kiu okazos de la 28a de julio ĝis la 4a de aŭgusto 2018 en la ĉemara urbo Almada,
tuj sude de Lisbono, samtempe kun la 103a UK.
La infankongresa temo estas « delfenoj kaj dinosaŭroj », kiujn ni vizitos!
Vizitu la IIK-kongresejon. |
Por resti informata pri IIK, aliĝu al nur-anonca dissendolisto iik-anonco. ![]() | |
![]() |
La skipo konsistas el diverslandaj gvidantoj, iuj partoprenis IIK-on jam plurfoje, aliaj venos unuafoje.
Ili profesie laboras aŭ laboris en lernejoj, kutimas zorgi pri infanoj kiel animanto en kulturcentro aŭ kiel gepatro en sia hejmo.
Ĉiuj gvidantoj lertas zorgi pri infanoj kaj ŝatas ludi kun ili. Vidu la skipon. | ||
![]() |
La programo celas amuzi la infanojn kaj instigi ilin paroli en Esperanto.
Okazos olimpikaj ludoj, akvobatalo kaj banado, ekskursoj, manlaboro, kantoj, sporto kaj E°-kursoj.
Vespere ludoj, amuza kvizo kaj interesaj vesperaj agadoj atendos la infanojn kaj adoleskantojn.
Ĉiu bone notu siajn ideojn en la aliĝilo! Vidu programon.
| ||
![]() |
Vidu la sinprezenton de la knabinoj kaj knaboj kiuj jam aliĝis. Kiel kutime, ni atendas 30 ĝis 50 infanojn kaj adoleskantojn laŭ diversaj aĝgrupoj, kiuj parolas Esperanton; tiuj kutime venas el E-familioj aŭ lernejaj klasoj, nome: | ||
Kotizo | ĝis la 30a de februaro |
ĝis la 30a de aprilo |
ekde la 1a de majo 2018 |
Subvencio eblas, ĉar UK-aliĝantoj doncas al IIK-fondaĵo. Se vi bezonas helpon, skribu al ni! |
![]() | |||
A-landoj | 265 € | 285 € | 305 € | |||||
B-landoj | 195 € | 210 € | 225 € |
A- kaj B-landoj laŭ UK-difino. La kotizo kovras la kostojn de restado, tri manĝoj potage, programoj de la 28a de julio posttagmeze ĝis la 4a de aŭgusto antaŭtagmeze kaj ĉiuj ekskursoj. La IIK-kotizo ne inkluzivas asekuron, kiun gepatroj mem prizorgu. Infanoj, helpantoj kaj gvidantoj senpage aliĝas al la UK. Por pagi, bv. ĝiri al UEA-konto “iiko-r”. Kiel pagocelo skribu “IIK-R” kaj nomon de la infano(j). Pri pagmanieroj al UEA, vidu la Jarlibron aŭ tiun paĝon pri pagmanieroj. Kaze de skriba malaliĝo al la administranto (klaku butonon KONTAKTO) ĝis la 30 de junio 2018, la pagita sumo estos redonita minus 20% de la baza kotizo. Aliĝo estas, post interkonsento, transigebla al alia infano. Sukcesan vojaĝon deziras la IIK-skipo! <infana.kongreseto@gmail.com> |
![]() |